Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/331

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 7.
Pri la homaranismo

Respondo al P-ro Dombrovski

„Ruslanda Esperantisto“. II. 1906, n-ro 5 (Majo).

La artikolo de P-ro Dombrovski en la No 3 de „Ruslanda Esperantisto“, min iom mirigis. Estas tamen facile rimarki, ke la tuta artikolo estas kaŭzita de simpla malkompreniĝo.

Mi ne volas nun multe paroli pri la esenco kaj celoj de la homaranismo, ĉar tio ĉi postulus la skribadon de multaj kaj grandegaj volumoj, kiuj pli aŭ malpli frue sendube estos verkitaj de diversaj homaranoj. La temo estas tiel ampleksa, ke kiom ajn multe mi parolus, mi ne klarigus eĉ la centonon de tio, kio devas esti klarigata. Tial mi lasas al aliaj personoj kaj aliaj tempoj la iom-post-ioman plenan klarigadon de la homaranismo kaj mi diros nur kelke da vortoj pri tiuj pure eksteraj malkompreniĝoj, kiuj kaŭzis la artikolon de s-ro D.

1) Ŝajnas al mi, ke la ĉefa kaŭzo, kiu malamikigis s-ron D. kontraŭ la homaranismo, estas la malfeliĉa esprimo „spirita mallumo“, kiun li legis en la dogmo 10. S-ro D. trovis, ke laŭ la opinio de la homaranoj la religiaj moroj enkondukas en la vivon „spiritan mallumon“, kaj mi tute ne miras, ke tiu ĉi esprimo faris malagrablan efikon sur s-ron D. Sed se li estus leginta la dogmojn pli atente, li facile rimarkus, ke tiu ĉi malfeliĉa esprimo estas… simpla preseraro![1] La homaranoj ne sole ne estas malamikoj de la religiaj moroj, sed kontraŭe, varmege ilin rekomendas (kompreneble, ili deziras perfektigi la morojn kaj purigi ilin de ĉio mensoga kaj hipokrita), ili trovas la ekzistadon de moroj tre grava kaj ili diras en siaj dogmoj, ke la religiaj moroj havas la celon enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon; sed en la rusa teksto de la dogmoj per eraro anstataŭ la vorto „tjeplotu“ (= varmon) estis presita „tjemnotu“ (= mallumon). Kia domaĝo, ke s-ro D. legis nur la rusan tekston kaj, rimarkante laŭ la senco, ke tie estas tre videble ia preseraro, ne enrigardis en la apude starantan tekston esperantan!

2) Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio, mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la homaranoj faris sur lin malbonan impreson. Sed… ankaŭ tie ĉi estas ja simpla eraro, kiu certe neniam povus veni en la kapon de s-ro D., se li legus la dogmojn pli atente. La homaranoj ne havas eĉ la plej mal-

  1. Pri la tre strangaj preseraroj en la rusa teksto vidu ankaŭ V. 290.