Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/333

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La homaranoj havas nenian intencon esploradi la komparan valoron de ĉiuj religioj, ĉar tio ĉi estus afero tute sencela. Kiel ajn alte tiu aŭ alia religio starus, la mondo neniam akceptos ĝin memvole (kaj por propagando per glavo aŭ per reĝaj ordonoj pasis jam la tempo), ĉar ĉe kredantoj tion ĉi malpermesas la blinda kredo kaj ĉe nekredantoj tion ĉi malpermesas genta aŭ partia ambicio. Por ke ĉiu homo povu rigardi homon de alia religio ne kiel „malamikon de Dio“, kaj por ke la homaro povu iam kunfandiĝi, ekzistas nur unu rimedo, nome la sekvanta: ke la homoj, ne rompante sian gentan religion kaj ne disputante pri la kompara valoro de la religioj, akceptu la sekvantan dogmon, kiun ĉiu pensanta homo povas akcepti kun pura konscienco: „ordono de Dio mem estas nur tio, kio estas enskribita en la koro de ĉiu homo kaj kio tial estas komuna al ĉiuj religioj, — ĉio alia en la religioj estas nur ordonoj de homoj; sekve sen peko kontraŭ Dio ĉiuj religiaj eksteraĵoj povas esti malsamaj ĉe diversaj gentoj kaj povas ŝanĝiĝi kaj kunfandiĝi per reciproka interkonsento de la homoj“. Kiam tiu ĉi dogmo estos akceptita, tiam la eternaj religiaj muroj inter la homoj falos kaj la kunfandiĝo de la homaro fariĝos afero plenumebla.

Sed la diritan dogmon, kiu prezentus la tutan religian fundamenton, la tutan religian esencon de la homaranismo, ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, — ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. Jen kial nia ideo ricevis la nomon „hilelismo“.

(Hillel diris al unu idolano: „La tuta esenco de nia religio estas la leĝo: »agu kun aliaj, kiel vi volas, ke oni agu kun vi«; ĉio alia estas nur komentarioj“.)

Mi parolis tiel multe pri Hillel nur, por montri, ke la homaranoj estis tute pravaj, kiam ili sian ideon komence nomis „hilelismo“, sed en efektiveco la tuta argumentado estas superflua, ĉar grava estas ja ne la nomo, sed la esenco de la afero, kaj cetere nun, por tuŝi nenies gentan aŭ eklezian ambicion, la homaranoj jam mem, kiel oni scias, forigis la nomon „hilelismo“ kaj anstataŭigis ĝin per la absolute sengenta, seneklezia kaj senpersona nomo „homaranismo“.

3) S-ro D. diras, ke nia ideo ne estas nova! Se li iam ekscios la historion de la ideo homaranisma, li kun miro ekscios, ke en la daŭro de tre multaj jaroj la iniciatoroj devis malfacile bataladi kun si mem, konstante serĉadi, esploradi kaj ŝanĝadi, antaŭ ol tra la multegaj kaj plej diversaj komplikitaj dogmoj, kiujn instruas la mondo kaj niaj kutimoj, ili venis al