Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/334

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiuj dogmoj, kiujn instruas la absoluta justeco kaj logiko kaj kiuj aperas nun al s-ro D. tiel malnovaj kaj ĉiukonataj!…

Sed tiu ĉi historio ja neniun povas interesi, kaj tial mi diras sole: jes, ni scias, ke nia ideo ne estas nova; sed ĝuste tio ĉi estas ja nia forto; ĝuste tiu fakto, ke pri nia ideo ĉiam revis kaj revas la plej bonaj homoj en ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj lokoj de la tero, tio ĉi ja devas montri la plej konvinke, ke nia ideo ne estas arbitre elpensita de iaj apartaj utopiistoj, ke ĝi estas perfekte bona, absolute necesa, ke la celado al ĝi estas la devo de ĉiu homo. Vi diras, ke pri tiu ĉi ideo jam antaŭ ni paroladis ĉiam la veraj religiuloj, la humanistoj, la framasonoj k.t.p… Jes, sed la diferenco inter ili kaj ni estas tio, ke ili parolas kaj revas pri la frateco de la homaro kaj ni celas ĝin praktike efektivigi; ĉiu vera religiulo, humanisto aŭ framasono, kiu el la anaro de la parolantoj kaj revantoj transiras al la anaro de la efektivigantoj, fariĝas per tio „homarano“.

4) „Ili ne malkuraĝis ankaŭ proponi eĉ tute nekompreneblajn barbarajn terminojn de ,Peterburgregno‘, de ,Varsovilando‘“ — diras s-ro D. Mi konfesas, ke mi ne komprenas, per kio la diritaj terminoj estas tiel nekompreneblaj kaj barbaraj, kaj ŝajnas al mi, ke se s-ro D. sin mem demandos, li devos konfesi, ke la tuta kulpo de tiuj terminoj konsistas nur en tio, ke ili estas „novaj“ kaj niaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al ili; sed ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Ni tamen blinde kredu, ke la diritaj terminoj estas terure barbaraj kaj ilia proponado estis „nemalkuraĝo“ de la flanko de la homaranoj, — kaj ni demandu: en kio konsistas ilia barbareco? Ĉu en la formo de la vortoj? Tiam ni devas ja memori, ke neniu malpermesas al la homaranoj anstataŭigi tiujn vortojn per aliaj, pli agrablaj, se tiaj troviĝos. Ĉu en la principo de la vortoj, kiu konsistas en tio, ke lando ne devas porti la nomon de ia gento? Sed s-ro D. ja scias, ke la nomado de lando per la nomo de ia gento ĉiam kondukas al tio, ke la dirita gento rigardas sin kiel mastrojn de la lando kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas al tiu gento, ili rigardas kiel fremdulojn, kiuj estas nur tolerataj, manĝas la panon de tiu gento kaj devas servi al la interesoj de tiu gento. Ĉu tio ĉi estas justa? Se mi naskiĝis en tiu ĉi lando, se tie ĉi vivis kaj laboris miaj gepatroj, se tie ĉi sin trovas la tomboj de miaj avoj kaj praavoj, se ĉiuj atomoj de mia korpo konsistas el produktaĵoj de tiu ĉi lando, — ĉu estas juste, ke oni min nomu fremdulo en mia patrujo, ke oni min nomu homo sen patrujo nur tial, ke mi konfesas alian religion aŭ parolas alian lingvon ol la gento, kiu en mia lando prezentas la plimulton?