Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/337

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ili volus iri en preĝejon, sed ili ne povas tion ĉi fari, ĉar ĝi estus hipokritaĵo de ilia flanko; ili volus legi la Biblion, Evangelion kaj aliajn grandajn kaj kortrankviligantajn librojn, sed pro la karaktero de tiuj libroj ili ne povas tion ĉi fari sen hipokriteco; ili volus partopreni en iaj religiaj moroj, kiuj de la infanaj jaroj havas por ili multe da ĉarmo, — sed tio ĉi estus hipokritaĵo; per festoj kaj aliaj eksteraĵoj ili volus enporti kelkan poezian ĉarmon en la vivon de siaj infanoj, sed tio ĉi estus hipokritaĵo… La homaranismo redonas al ili, almenaŭ parte, tion, kion ili perdis. Ĝi diras al ili: vi povas direkti viajn pensojn al la Mistera Forto, se vi nur ne parolas pri ĝi en senco eklezia kaj kontraŭa al via scio kaj konvinkoj; vi povas legi la grandajn librojn de la instruistoj de la homaro, se vi nur memoros ĉiam, ke ili estas verkoj ne de Dio, sed de homoj, kaj se vi memoros, ke paralele kun grandaj perloj de filozofio kaj etiko tie troviĝas ankaŭ senvaloraj almiksaĵoj; vi povas partopreni mem kaj partoprenigi viajn infanojn en diversaj religiaj festoj kaj moroj, se vi evitos en ili ĉian mensogon kaj hipokritecon, ĉion, kio estas kontraŭ viaj konvinkoj kaj kredo, kaj partoprenados en ili simple nur kiel en tradiciaj moroj de via gento

Kaj tiu ĉi homaranismo, kiu ne detiras de la religio la blinde kredantajn, sed kontraŭe, realproksimigas al la religio tiujn, kiuj perdis ĉian religion, — tiu ĉi homaranismo estas kontraŭreligia! Ni volas ne pereigi la religion, sed savi ĝin de la senduba pereo, al kiu alkondukis ĝin la batalado inter la prudento kaj eklezio.

Oni devas memori, ke la homaranismo tute ne volas anstataŭigi la ekzistantajn religiojn kaj templojn per iaj aliaj, ĝi volas nur krom la ekzistantaj kaj paralele kun ili fondi ankaŭ festojn, morojn kaj templojn neŭtrale-homajn. Estas vero, ke iom post iom (eble post tre longa tempo) la festoj kaj moroj neŭtrale-homaj paligados kaj elpuŝados la morojn gentajn, kaj la malaperantaj, ĉiam malpli kaj malpli ŝatataj religioj cedos iom post iom sian lokon al unu neŭtrale-homa kaj sincere kaj senhipokrite kredata religio; sed ĉu de tio ĉi ion perdos la religia ideo?

Vin, s-ro D., pri kiu mi scias, ke vi estas homo sincere kaj profunde religia, efektive kaj kore sindona pastro de Dio, — vin mi demandas: se vi povus vin turni al tiu granda morala Forto, kiun vi nomas „Dio“ kaj demandi Lin, ĉu li preferas, ke la homoj havu multajn religiojn kaj tial malamadu sin reciproke kaj ĉiu diru, ke nur lia religio estas la vera, aŭ ke la homoj aranĝu inter si ponton, per kiu ĉiuj