Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/339

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

povus sin gvidi tiuj personoj, kiuj en la koro sentas la necesecon de intergenta egaleco kaj frateco, sed konstante pekas kontraŭ ĝi simple nur pro nesufiĉa pripensado kaj pro nehavado de ia difinita programo.

3) Vi diras, ke inter la esperantismo kaj la homaranismo ekzistas nenia parenceco! Sed en tia okazo kial do vi nin tiel atakas? Kial vi tiel timas, ke la mondo intermiksos la ambaŭ ideojn? Tiu ĉi via timo ja tute klare devas pruvi al vi, ke vi senkonscie sentas, ke inter la ambaŭ ideoj ekzistas parenceco tre granda. Lingvo internacia havas la celon, krei inter la gentoj neŭtralan ponton en rilato lingva, la homaranismo volas krei tian saman ponton en ĉiuj rilatoj. La homaranismo estas nur plifortigita esperantismo, kaj ĉiuj tion ĉi sentas, kvankam ne ĉiuj volas tion ĉi laŭte diri. Sed ĉu la deziro krei neŭtralan ponton inter la gentoj estas krimo? Vi povas diri, ke la ponto, kiun ni proponas, havas en si diversajn erarojn, — tion ĉi ni tute ne neas, kaj ni kun danko akceptas ĉiujn montrojn de la eraroj, por ke ni povu ilin forigi. En la antaŭparolo al nia broŝuro estas ja skribite tre klare kaj per grandaj kaj dikaj literoj, ke la nuna teksto de nia Deklaracio estas nur provizora, por prezenti la esencon de nia afero, kaj la teksto definitiva estos fiksita nur iam poste, post matura komuna interkonsiliĝo. Sed por kio ataki la tutan aferon en principo?

Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto ĉiam vidis ideon kaj kiuj por tiu ĉi ideo multe kaj ame laboris, — tio ĉi ŝajnas al ni stranga.

Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per „profetoj“ aŭ „verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj“, ili devus paroli nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ du-