Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/340

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde. Nian broŝuron ni ĝis nun ne dissendis al la eksteresperantaj gazetoj, ni sendis ĝin nur al kelkaj gazetoj esperantistaj (al kelkaj ne-esperantaj gazetoj ni faris sciigon pri nia afero nur kiel „provan balonon“). Kun propagando pli granda kaj publika ni elpaŝos nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo pri la detaloj de la homaranismo kaj pri la manieroj de propagando ni havos plenan certecon, ke tiu propagando ne estos danĝera por Esperanto.

Se vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de „saĝaj“ homoj, tiam en viaj manoj restas ja ĉiam tre grava defendilo — la „Deklaracio pri la Esperantismo“ — kaj kun tiu ĉi Deklaracio en la mano vi povas tute klare montri al la mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se oni riproĉos al vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj, kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro, — tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas, tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj „utopiaj“.

Kun respekto d-ro Aleksandro Naumann[1],
sekretario de la Unua Grupo Homarana.
Adreso: Varsovio, str. Koŝikova, No. 7.



1913

N-ro 9.
Homaranismo

Wüster: Hom

„Homaro“. I-a kajero, eld. de Julio Mangada Rosenörn. Glorieta de Bilbao, 5, Madrid, paĝ. 2—8.

„Deklaracio pri Homaranismo“ de d-ro L. L. Zamenhof. Represo de „Homaro“. I-a eldono 1913. (Eldonejo kaj Presejo de „Homaro“. Pasaje de l’ Comercio, 8, Madrid), paĝ. 3—14.

  1. Ke ne d-ro Naumann, sed Zamenhof skribis ĉi tiun leteron, pruvas i. a. V. 291.