Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/351

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen, kvankam samgentanoj nomas sin „samsanguloj“ kaj „fratoj“, estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj; sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj, kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias tute precize, ke iliaj praavoj apartenis ne al tiu gento, al kiu ili mem nun apartenas. Kaj tamen ĉu iu povus diri, ke ekzemple la grandaj rusaj verkistoj Karamzin, Puŝkin aŭ Lermontov ne estis puraj, plej puraj rusoj, kvankam iliaj praavoj estis nerusoj?

Ĉiuj paroloj pri deveno kaj hereda sango estas nur frazoj kaj pretekstoj, por pravigi niajn sentojn, kiuj efektive havas tute alian bazon. Ni sentas gentan malamon kontraŭ tiu aŭ alia persono ne pro liaj supozataj praavoj, sed nur tial, ke li mem estas fakte fremda por ni per sia lingvo kaj sia religio. Se la gepatra kaj familia lingvo de iu estas la rusa kaj lia religio estas la rusa (grek-ortodoksa), tiam — kia ajn estus lia deveno, kie ajn li loĝus, kian korpan eksteraĵon li havus — li mem kaj ĉiuj liaj ĉirkaŭantoj vidas en li ruson. Se, kontraŭe, iu eĉ scias tute precize, ke liaj praavoj estis puraj rusoj, sed li mem havas lingvon kaj religion ne rusajn, tiam nek li mem nek aliaj nomas lin ruso. Kompreneble, se iu mem ne naskiĝis kun la lingvo kaj religio de tiu aŭ alia popolo, sed nur poste akceptis ilin, tiam liaj propraj gentaj sentoj kaj la rilatoj de aliaj personoj al li ofte ne povas subite per unu fojo ŝanĝiĝi; sed lia idaro jam plene kaj por ĉiam solviĝas en la dirita gento.

Estas kompreneble, ke ju pli malproksime (geografie kaj etnologie) staras la akceptintoj de fremda lingvo kaj religio, des pli malrapide estos la procedo de la solviĝado; sed la procedo nepre fariĝos, estos nur demando pri la tempo. Se