Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vortoj — la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiun mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l’ estonteco.

Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco, sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan, — povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.

Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l’ vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj, — montras la fakto, ke en la tuta „Dua Libro“ vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton! (Vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon [C. 7.] ne bezonis presi en la vortaro.) Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki al aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn