Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/362

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Parolante pri la sukcesoj de la klubo Londona, mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la esperantistaj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo esperantista observas kun granda intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis, sed kiam ĝi vekiĝos, tio estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tre potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas, ekmarŝos rapidege.

Esperantistoj en Londono, esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas via rolo. La tuta mondo esperantista rigardas vin kaj multe de vi esperas.

N-ro 2.
Unua Kongreso 1905 en Boulogne-sur-Mer

Wüster: Par I

Fr. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj, diskutadoj kaj decidoj de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro“. Oficejo de Esperanto kaj Stenografio. Laufen (Svisujo) 1905, paĝ. 8—15.

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 362—367.

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero unua (Aŭg. 1916), paĝ. 25—30.

„Deveno kaj Historio de Esperanto“, eld. Časopis Českých Esperantistů, Praha 1908 (= Biblioteko de Časopis Českých Esperantistů No. 2)[1].

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! — Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas. Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia

  1. La „Kongresaj Paroladoj“ aperis ankaŭ en aliaj libroj kaj gazetoj. Mi citas nur tiujn, kiujn mi mem povis kontroli. Cetere komparu la gravan rimarkigon de Wüster „Radikaro“, paĝ. 34 al „Par I, II,… VIII“.