Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/384

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni — aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis, elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksis por ĝi netuŝeblan fundamenton — ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj — sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da jaroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo… Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon.

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni pro-