Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

verkojn, mi kreados vortojn, — sed ĉion kiel privata amiko de l’ lingvo internacia, kaj ĉiu alia povas ĝin fari kun la egala kompetenteco.

5. Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc. — mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem, — ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis mi ĝin faros. Mi faros, kion mi povas, kaj ĉiu alia amiko de l’ lingvo faru ankaŭ, kion li povas; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas bezonata.

6. Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la „promesintoj“, por ke la amikoj de l’ lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l’ promesoj kaj prenas la aferon sufiĉe serioze. Sed nun estas bedaŭrinde ankoraŭ multaj, kiuj vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraŭ sian[1] „promeson“!

7. Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l’ lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la sorto de l’ afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l’ amikoj de l’ lingvo internacia, la nombro de l’ personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por ĝi — konstante kresku, kaj ke la lingvo mem ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: ĉia persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj, — kaj malgraŭ la disĵeteco de l’ laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita[2], ke la lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian personan penson pri tio, kiel ni devas faradi:

a) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne zorgante

  1. teksto: ilian.
  2. tiel en la teksto!