Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/395

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vado. Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon. En tiu ĉi principo kuŝas la ĉefa graveco de via Asocio.

Dum la oficiala esperantistaro, laŭ la deklaro de Boulogne, estas devigata al plena neŭtraleco rilate al tio kaj devas sin limigi nur al pure esperantaj demandoj, U.E.A., ĉar ĝi reprezentas nur personojn, kiuj deziras esti organizataj pro difinita celo aprobita de ili, povas fari gravan laboron, kiu havos grandan signifon rilate al la interna ideo de esperantismo.

Mi do estas plene konvinkita pri la utileco de via Asocio kaj la esperantisma karaktero de la laboro, kiun ĝi jam plenumis kaj ankaŭ plenumos. Mi fine sentas la devon gratuli kaj danki la sindonajn fondintojn de U.E.A., kiuj per sia obstina laboro kaj penado povis alkonduki tiun institucion sur la bonan vojon, kie ĝi nun staras. Mi de via Asocio atendas multe da bono por nia afero, kaj mi tutkore esperas, ke U.E.A. faros ĉiam pli gravajn progresojn kaj per sia rapida plifortikiĝo nin ŝovos antaŭen al la baldaŭa realigo de esperantismo.

N-ro 11.
Sesa Kongreso 1910 en Washington

Wüster: Par VI

„Lingvo Internacia“ XV. 1910, paĝ. 396—403.

I. M. Warden „Raporto pri la Sesa Kongreso“ ktp., Paris, 1910. Presa Esp. Societo, paĝ. 14—21.

„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, paĝ. 103—109.

„Esperantista Dokumentaro“. Kajero Dek-sesa (Dec. 1910), paĝ. 1—7.

„La Revuo“ V. 1910/11, paĝ. 49—55.

„Eĥo Esperantista“ V. 1910 (Monata aldono de l’ „Echo“ Berlin). Eldonejo I. H. Schorer G.m.b.H.

„Rund um die Welt“ (Ĉirkaŭ la mondo) I. 1910, paĝ. 250—258 (kun germana traduko).

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la