Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/400

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de dudek tri jaroj — kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita — vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dekses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla, ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por… ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilaĵon.

Se vi prenos ian artikolon esperantan, prezentitan de niaj kontraŭuloj por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo „j“; tiu malfeliĉa „j“, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!

Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata, nur eble kelkaj nunaj formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni ĝis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe nenia serioza komitato volos peki, se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato.

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de la afero montras al ni, ke: