Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/404

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

esperantistajn oratorojn, kiam li per siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkiĝas, kiel bele kaj flue oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmiĝas, li vidas, ke li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova kuraĝo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed ankaŭ la lokaj, tiamaniere edukas konvinkitajn, sekve ankaŭ entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la ĉefaj motivoj, pro kiuj ni en ĉiuj niaj kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaŭ en la naciaj aŭ regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed ankaŭ per Esperanto.

Sed se en ĉiu nacia kongreso esperantista la esperanta parolado estas tre dezirinda, ĝi estas ankoraŭ pli dezirinda speciale en nia regno, en la vasta Ruslando. Nia grandega regno, kiu etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Paca Oceano kaj de la „malvarmaj Finnaj rokoj ĝis la flama Kolĥido“, nia regno estas tiel mikskonsista, ke ĉiu tutruslanda kongreso estas iom simila al kongreso internacia. Miksita estas la loĝantaro ankaŭ en aliaj regnoj, sed tie la karaktero de la reciprokaj rilatoj inter la popoloj estas alia ol ĉe ni.

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. Pro la ekzistado de tiu fakto, dum longa tempo ankoraŭ en nia regno ne povas okazi kongresoj efektive tutruslandaj, en kiuj kun plena volonteco kaj plena sincereco partoprenus ĉiuj popoloj de la ruslanda regno. Ankoraŭ dum longa tempo efektivaj kaj sincere partoprenataj kongresoj de la ruslandaj popoloj povas okazi nur sur fundamento neŭtrala. La unua el tiaj kongresoj estas la nuna tutruslanda kongreso esperantista. En la kongreso, kiu nun malfermiĝas, ne ekzistos konkurantoj kaj malamikoj, ne ekzistos humiligantoj kaj humiligatoj, ekzistos nur samideanoj kaj samregnanoj. Tial mi ĝoje salutas la unuan Ruslandan Esperantistan Kongreson; mi salutas ĝin duoble: kiel esperantisto kaj kiel ruslandano.

Ne granda estas nia nuna kongreso, ĉar oni komencis ĝian preparadon tro malfrue. Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ĝi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ĝi siajn reprezentantojn. En efektiveco ĝi estas nur komenco kaj provo, ĝi estas nur prepara paŝo por la estontaj Ruslandaj Esperantistaj Kongresoj. Mi tamen ne dubas, ke nia prova kongreseto ne restos sen utilo por la esperantismo en Ruslando. Malgraŭ niaj malgrandaj fortoj, mi esperas, ke la kunvenintaj samideanoj povos meti kelkajn fundamentajn