Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/414

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kai sukcesan laboron.

N-ro 16.
Respondo de d-ro Zamenhof, 1913,

post kiam li en Bern estis akceptinta oran medalon kaj bukedon

John Merchant, „Joseph Rhodes kaj la Fruaj Tagoj de Esperanto en Anglujo“. (Esperanten trad. de Louise Briggs.) Eldonita de la Federacio Esperantista de Yorkshire, paĝ. 110.

Esperanto jam ne plu dependas de iu sola homo, nek de iu sola aro da homoj, por sia sukceso. Homoj povas veni, kaj homoj povas iri, sed Esperanto daŭrigos ĝis la idealo pri internacia lingvo, kuniganta ĉiujn popolojn per ligo de komuna komprenado, estos atinginta sian venkan realiĝon por la bono de la tuta homaro.

N-ro 17.
Parolado super la Tombo de Karlo Bourlet, 1913

Wüster: Bourl

„La Revuo“ VIII. 1913/14, paĝ. 4—5.

En la germana banloko, kie mi estis, atingis min tute subite la doloriga sciigo pri la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras. Ĝi trafis min tute neatendite kiel frapo de tondro. Mi rapidis veni ĉi tien, por doni al la kara foririnto mian lastan, tre malĝojan saluton. Mi tute ne havis la tempon, por ke mi povu prezenti al vi ĝustan bildon pri la tuta historio de agado kaj pri ĉiuj meritoj de tiu, kiun ni perdis; tial pardonu, ke mi parolas nur mallonge, ke mi ne prezentos al vi historion, sed nur esprimos iom miajn sentojn. La historion sendube skribos pli aŭ malpli frue aliaj personoj, kaj ili certe povos rakonti tre multe.