Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/418

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de tiu donaco — devis dediĉi tempon kaj laboron al la subula tasko enskribi, unu post alia, la nomojn de tiuj, kiuj dejnis, esploreti lian malgrandan verkajon, kaj decidis registri sin inter liaj subtenantoj“.

Por montri la tipan ĉiutagan korespondadon pri negocaj aferoj minimume kun unu persono, mi aperigis ĉiujn leterojn ktp. al prelato Dombrovski, cetere ankaŭ ĉiujn al prof. Th. Cart kaj s-ino Marie Hankel. Laŭ la deziro de nia altŝatata prezidanto de la Akademio (al kiu, kiel al unu el la plej fidelaj amikoj, Zamenhof skribis ĉiam tre malkaŝe), mi tamen ne presigis tiujn leterojn el lia kolekto, kiuj akre kritikas personojn ankoraŭ nun vivantajn, aŭ mi donis ilin nur en fragmentoj.

*       *
*


A. JAM PRESITAJ LETEROJ

Bedaŭrinde ne ĉie estis eble, precize datumi la leterojn de ĉi tiu parto, ĉar la redaktantoj de la gazetoj kelkfoje ne presigis la daton de la leteroj ricevitaj de Zamenhof. Sed estas ne malfacile, konstati minimume la jaron, kelkfoje ankaŭ la monaton, aŭ laŭ la enhavo mem aŭ laŭ la tempo, en kiu aperis la koncerna gazetnumero.

La surskriboj de la leteroj kompreneble ne estas de Zamenhof mem, sed de la redaktantoj. Do, mi donas ilin en kursivaj literoj kaj en krampoj. Por ŝpari la spacon, mi ankaŭ donas la subskribojn de Zamenhof nur, se ili ne estas la de li poste kutime uzataj.

N-ro 1.
1888[1]

Al Leopold Einstein, Nürnberg

Leopold Einstein, „La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems“. Nürnberg 1888, paĝ. 4—5.

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero la persono de l’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio. Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto.

Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio nun (vi[2]) volos donaci ankaŭ al la „Lingvo internacia“.

Ricevu la plej respektan[3] saluton de via humila servanto

Esperanto.
  1. dato ne konata.
  2. la vorto „vi“ mankas en la teksto.
  3. teksto: resektan