Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/419

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

N-ro 2.
14. IX. 1890

Al s-ro D. Gurevitz[1], Odeso

Presita en la libro de D. Gureviĉ מוֹר שָׂפָה עספעראנטא[2]. Odeso 1909, paĝ. 80.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton „hebrea-internacian“ kaj mi sendas al vi mian karan[3] dankon. — Ĉu[4] vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn[5] ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn[6] de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn[7] de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo Dro Esperanto.


N-ro 3.
189?[8]

Eltiro el privata letero al s-ro B. (N. Borovko)

presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj (tradukis el lingvo rusa V. G.[9])

„Lingvo Internacia“ I. 1896, paĝ. 115-119. Represita[10] tre ofte, i. a. en „Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 83-90.

… Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis: la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde ĝin diri — en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilajoj kaj maldolĉajoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj

  1. aŭtoro de Esperanto-gramatiko por hebreoj kaj de vortareto hebrea-internacia.
  2. = instruanto de la lingvo Esperanto.
  3. verŝajne preseraro por „koran“.
  4. teksto: ĉi.
  5. noto sub la teksto, kiu tradukas la vorton „kelkajn“ ruslingve.
  6. teksto: ekzsmplerojn.
  7. teksto:verkoin.
  8. bedaŭrinde mi ne povis konstati la daton; eĉ la jaro ne estas certa.
  9. Piednoto de Vikifontaro Vladimir Gernet
  10. kun diversaj variantoj en la teksto; konstati ilin ne estas necese, ĉar Zamenhof ne mem faris la tradukon.