Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/424

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaue ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia „ŝlosilo“, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete orditaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro („D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro“) kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je „flankaj aferoj“; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj… mi transiris Rubikonon.

N-ro 4.
Fine de 1895 aŭ komence de 1896

Eltiro el privata letero al W. H. Trompeter
(D-ro Zamenhof pri reformoj)
ankaŭ sub la titolo:
(Pri la entrepreno de s-ro Wahren)

Wüster: Wahr

„Lingvo Internacia“ 1. 1896, paĝ. 27-29.

„Lingvo Internacia“ XVII. 1912, paĝ. 1-3 (ĉi tie mallongigita).

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En la daŭro de la lastaj 5-6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: „venu al ni, ni kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj, ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune“ k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan