Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/426

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

similan je Esperanto, sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve anstataŭ voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan fundamenton kaj aliĝu al vi, kiu ankoraŭ nur intencas ion krei, — estas ja pli bone kaj pli juste, ke vi kun via malgranda rondeto aliĝu al ni, kie vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn vi volus“ (tio ĉi estis en 1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankoraŭ antaŭvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj agoj); ke li (aŭ la „Kadem“[1]) deziras nur havi mian nomon en la „Akademio“, por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis, ĉar ĝia propra aŭtoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankoraŭ ne kreita!) de la „Kadem“, t. e. de s-ro Rosenberger!

Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankaŭ s-ro Wahren kaj aliaj; ĉiuj el ili parolas pri „komuna laborado“, sed en la koro ĉiu el ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas, ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun, kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili diras, ke reformado montriĝis neebla kaj tial(!) ili devas krei novan sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas — kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke ili ne scias la efektivajn kaŭzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kaŭzoj:

1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla. — Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.

2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan aŭtoritaton, kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiaŭ reformos, morgaŭ novaj esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgaŭ estos necesaj denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de 4—5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi,

  1. volapüka vorto = akademio.