Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/427

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sencon kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al malkompreniĝado.

Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo, ni povos tion ĉi atingi nur per aŭtoritata kongreso, t. e. per kolekto de 20—30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos, kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas necese, ke ni nun ankoraŭ ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaŭe fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke la decidoj de tiu kongreso estu aŭtoritataj por ĉiuj tempoj. Nun la tempo por tio ĉi ankoraŭ ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldaŭ pereos.

Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome: per siaj laŭtaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado, ili blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldaŭ konvinkiĝos, ke ĉio estis nur vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antaŭ kelkaj jaroj s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2-3 monatoj ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos jam perditaj por ni.

Mi devas aldoni, ke kontraŭ la personoj de s-roj Wahren kaj Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas noblaj kaj honestaj; sed kontraŭ ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj ĉi „amikoj“ de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo al la afero! Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed la estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: „ili faris ĉion, kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo“.