Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/434

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ.

N-ro 13.
12. V. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 64.

… Al la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi societo multe akcelos ambaŭ aferojn, t. e. la esperantismon kaj la tutmondan pacon, kiuj laŭ sia esenco estas tre forte ligitaj inter si reciproke…

N-ro 14.
1905

Al s-ro A. Michaux
(Pri „Tutmonda Ligo Esperantista“)

Wüster: Ligo Bu Ant

„La Revue de l’ Espéranto“, semajna revuo III. 1905, n-ro 85 (18. de Majo) [ĉi tiu numero estas aldonita (sen nombro de la paĝoj) al „The British Esperantist“ I. 1905, n-ro 6 (Junio), kiu samtempe donas tradukon en angla lingvo].

„Esperanto“. Propaganda Ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. jaro, n-roj 3 kaj 4. Dijon 1905 (ili aperis la 16. VII. 1905).

Kara Sinjoro! — Laŭ mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj. Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldaŭ presigi tiun ĉi mian leteron en via Revue de l’ Esperanto.

Antaŭ ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kaŭzo kaj celo de mia projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona. Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi ĉian ordoneman aŭtoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia aŭtoritato devas esti kreita; sed la absoluta aŭtoritateco devas aparteni ne rigide al unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.

Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo,