Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/437

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj, personoj tion ĉi ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj senkritike; kontraŭe, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton, des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne negativa, sed pozitiva, t. e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla sencela mallaŭdado, sed ke anstataŭ ĉio malbona ili proponu ion pli bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos esperi, ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.

La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: „Ni devas havi Centran Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en siaj manoj la tutan sorton de nia afero“. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem. Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.


Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato elektita inter la plej seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero. Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso, kiu en okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato, se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos ĉiam la plenan eblon, frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li povos havi la certecon, ke, se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi certe venkos.

Mi havis la intencon, antaŭ la publikigo dissendi mian projekton al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro malfruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas ne nur mian