Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/438

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la Kongreso povas ja ankoraŭ ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn erarojn en mia projekto, tial mi decidis, ne perdi nun tempon por tro longa korespondado kun apartaj personoj, rezervante al mi tamen la rajton, fari ankoraŭ en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi montriĝos necesa.

N-ro 15.
29. IX. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 243—244.

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian bonegan raporton al la Kongreso de Paco kaj ankaŭ la salutan leteron subskribitan de la esperantistoj-pacifistoj. Por ambaŭ volu akcepti mian plej koran dankon.

Mi esperas, ke via Raporto pli aŭ malpli frue donos tre bonajn fruktojn. Nun la pacifistoj ne volas ankoraŭ tre ligiĝi kun Esperanto, kaj la esperantistoj timas ankoraŭ tro oficiale aliĝi al la pacifistoj sed mi estas konvinkata, ke pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos, ĉar la fina celo de ambaŭ estas tiu sama: interfratigi la homaron…

N-ro 16.
2. X. 1905

Al s-ro Fr. Schneeberger

(Pri la Dua Universala Kongreso de Esperanto en Svisujo 1906[1])
Wüster: Ĝen

„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ. 493.

„The British Esperantist“ I. 1905, paĝ. 152—153.

Kara sinjoro! — Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la svisaj esperantistoj decidis inviti la II-an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la „Komitato de Organizado“ elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj venos

  1. ankaŭ sub la titolo „Letero al la svisaj samideanoj“.