Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/439

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj esperantigitaj. Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la svisaj esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la „Provizora Komitato de Organizado“. Ili devas ankaŭ peti konsilojn de s-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da ne-esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la „Provizora Komitato de Organizado“. La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6—8 semajnojn antaŭ la kongreso.

N-ro 17.
7. X. 1905

Ekstrakto el letero al s-ro Gaston Moch

„Espero Pacifista“ I. 1905, paĝ. 244.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun danko vian leteron pri la Paca Kongreso. La neatingo de plena sukceso ne devas nin malkuraĝigi, pli aŭ malpli frue la sukceso venos.

La ordeno, kiun mi ricevis, estas grava en tiu rilato, ke ĝi faros bonan reklamon al nia afero.

Por la donacita al mi titolo de honora membro de la Internacia Societo Esperantista por la Paco mi esprimas mian plej koran dankon al la Komitato de la Societo…

N-ro 18.
1905

Danka letero al la Franca Ministro de la Publika Instruado
(okaze de akcepto en la Honoran Legion)

Wüster: Leg

„Esperanto.“ Propaganda Ĵurnalo por la Lingvo Helpa Internacia de L. L. Zamenhof, eldonita de Lambert. I. 1905, n-ro 14.

Sinjoro Ministro! — Mi scias ke via influo multe kunhelpis al la honoro, kiun faris al mi Sinjoro la Prezidanto de la Respubliko, aligante min al la rangoj de la Honora Legio, kaj mi deziras adresi al vi persone mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo, kiun la Franca Registaro donis al la afero de la helpa lingvo internacia.