Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

1891

Ĉi tie mi tre volonte donus ion, pri kio mi persone estas certa, ke ĝi estas verkita de Zamenhof. La „Enkonduko“ al la „Vollständiges Lehrbuch nebst zwei Wörterbüchern, nach der russischen Ausgabe von Dr. L. Samenhof“, herausgegeben von W. H. Trompeter (Commissions-Verlag von Rudolf Uhlig, Leipzig, Nürnberg 1891, W. Tümmel’s Buch- u. Kunstdruckerei), paĝ. 3—7, evidente montras puran Zamenhofan stilon, kaj ŝajnas al mi ne eble, ke Trompeter verkis ĉi tiun enkondukon. Do, mi supozas, ke la antaŭparolaj vortoj por la libro de Trompeter estas verkitaj de Zamenhof. — Ĉar la tuta materialo de korespondado inter ambaŭ malaperis, mi ne povas pruvi mian supozon, sed mi minimume volas aludi ĝin.




N-ro 6.
1903 (Aprilo)

Antaŭparolo al la unua eldono de la Fundamenta Krestomatio

Wüster: Kr Ant

„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto.“ Kvina eldono, Hachette et Cie., Paris, pag. V—VI.

(Cetere en ĉiuj sekvantaj eldonoj de la Fundamenta Krestomatio.)

Prezentante pure kondiĉan rimedon de reciproka komunikiĝado, la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale; kaj por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, gvidaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj esperantistoj, mi eldonis la Fundamentan Krestomation, kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros; sed ĉar multaj esperantaj libroj estas verkitaj de personoj, kiuj ankoraŭ ne posedas bone la lingvon Esperanto, kaj komencanta esperantisto ne povus rilati al ili sufiĉe kritike, tial estas dezirinde, ke ĉiu, antaŭ ol komenci la legadon de la esperanta literaturo, tralegu atente la Fundamentan Krestomation. Ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉigojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo, la Fundamenta Krestomatio por ĉiam gardos lin de blinda kaj senkritika alproprigo de stilo erara.

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras el-