Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/443

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al la nova societo, kiu unuigos ĉiujn viajn fortojn en Svedujo kaj sendube potence ekmovos tie nian aferon, mi sendas koran saluton kaj deziron al la plej venkaj sukcesoj.

La titolon de honora prezidanto mi akceptas kun kora danko.

N-ro 28.
13. I. 1907

Al d-ro L. Couturat
(Pri la „Delegacio“)

Wüster: Del Cout

„Esperanto“ XVII. 1921, n-ro 247, paĝ. 44.

Kara sinjoro! — Kun malĝojo mi legis vian leteron pri la obstina opozicio, kiun faras al vi kelkaj el la plej gravaj esperantistoj. Tamen mi estas al vi tre danka por via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaŭe ne atentis.

Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi ian gravan rezultaton, kian vi de ĝi esperas. Sed traleginte kaj pripensinte atente vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas la principo „audiatur et altera pars“…

Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la „Asociacio de la Akademioj“), tiam ĉiuj veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur „aŭ Esperanton aŭ nenion“) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi ĝin per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ke ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero estas, kiam la elekton volas fari la „Delegacio“; tiam ĉe ne sufiĉa singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato de la Delegacio:

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei al ĝi post la laŭta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!
b) Se vi havos eĉ plenan certecon, ke la Delegacio elektos nepre nur Esperanton, tiam ankaŭ — se la Delegacio ne agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al