Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/445

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur ekzemplon):

„Ni, senpartiaj delegitoj… esploris… kaj venis al la sekvanta konkludo:

„Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo arta;

„Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta, perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas nur projektoj;

„Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;

„Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de taŭga internacia lingvo, sed ne diskutado pri tiuj au aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus:

„Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontraŭ Esperanto, devas esti rigardata kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.

„Kelkaj plibonigoj, kiujn laŭ nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas pri ĉio kun la aŭtoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de tiu aŭtoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.

„Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj kun la peto, ke…“

Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se vi agos en tia senco, la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al vi.

Mi scias, kompreneble, ke vi ne povas dikti al la Delegacio tian aŭ alian manieron de agado; sed vi povas almenaŭ admoni ilin, ke ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton „elekto“, sed la sendanĝeran vorton „decido“ aŭ „esploro“, aŭ ion similan. Al komitato, kiu „esploras“, ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la vorto „elekti“.

Mi esperas, kara samideano, ke vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos, ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al vi mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius, ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion,