Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/451

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 34.
25. III. 1908

Al la Brita Asocio

„The British Esperantist“ IV. 1908, n-ro 41, paĝ. 83.

Al la „British Esperanto-Association“ mi sendas mian koran gratulon por la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon.

N-ro 35.
? Aprilo 1908

2-a letero al „Voĉo de Kuracistoj“

Wüster: Voĉo II

„Voĉo de Kuracistoj“ I. 1908, n-ro 2, paĝ. 18.

Kara kolego! — La unuan numeron de la „Voĉo de Kuracistoj“ mi ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Ĝi estu feliĉa komenco de estonta granda kaj grava internacia organo de kuracistoj!

N-ro 36.
24. IV. 1908

Al franca esperantisto (?)
(Pri la Lingva Komitato)
ankaŭ sub la titolo (Pri projekto de Reprezentantaro kaj Akademio)

Wüster: LK

„Lingvo Internacia“ XIII. 1908, n-ro 6, paĝ. 241—245.

„The British Esperantist“ IV. 1908, n-ro 43, paĝ. 121—122.

„Germana Esperantisto“ V. 1908, paĝ. 78.

„Heroldo de Esperanto“ IX. 1928, n-ro 35, 31. de Aŭgusto (tie en artikolo de d-ro W. Lippmann, „Pri la Lingva Komitato kaj la Akademio“).

Kara sinjoro! — Pri mia opinio koncerne nian Lingvan Komitaton povas ja ekzisti nenia dubo.

Mi donas de tempo al tempo diversajn klarigojn pri lingvaj demandoj en Esperanto kaj mi esprimas mian personan opinion tiel same, kiel ĉiu alia kompetenta esperantisto havas la rajton tion fari, sed ĉiufoje, kiam povas aperi ia dubo, kiu postulas decidon, la rajto de decidado povas aparteni nur al la Lingva Komitato.

Ĉe demandoj tro gravaj, kiuj povus kaŭzi inter la esperantistoj grandan disputon, la komitato povas prezenti mem siajn decidojn ankoraŭ al la sankcio de nia plej alta juĝantaro, la kongreso.

Tia estas ne sole mia opinio, sed tia estis, ĝis la lasta tempo, ankaŭ la opinio de la tuta esperantistaro, kiu pace kaj harmonie laboris kaj ne havis eĉ la plej malgrandan intencon plendi pri sia organizacio. Sed en la lasta tempo, kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de nia Lingva Komitato kaj de niaj kongresoj. Ke tian agadon mi persone ne povas aprobi, pri tio certe neniu povas dubi.

Antaŭ la Bulonja Kongreso mi ellaboris projekton de korporacia organizacio, kiun mi volis prezenti al la kongreso. Sed troviĝis personoj, al kiuj tio ne plaĉas kaj ili komencis agitadon kontraŭ mia propono. Mi eble povus tre facile, per malmulte da vortoj, rebati