Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/452

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

iliajn atakojn, tiom pli, ke mi diris tre klare ke mi volonte akceptos ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros, kaj mian projekton mi prezentis nur kiel ekzemplon. Tamen, por eviti ĉian polemikon kaj malpacon kaj por ne altrudi perforte al la esperantistoj mian, eble eraran, opinion, mi silentis. Kiam mi, en la kongreso, vidis, ke la kongresanoj estas kontraŭ ĉia korporacia organizacio, tiam mi diris al mi: popolo povas erari, aŭ esti sugestie erarigata, sed la komuna bono, la unueco kaj disciplino postulas, ke ĉiu membro de la popolo sin submetu al la deziro de la plimulto. Kaj mi min submetis kaj mi silente akceptis la decidon, ke „la esperantistoj ne deziras esti korporacie organizitaj“ kaj laŭ la deziro de la kongreso mi, kune kun la kongresanoj, kreis la Lingvan Komitaton.

Sed nun kelkaj personoj, pro tiu aŭ alia kaŭzo, komencis bataladon kontraŭ la Lingva Komitato. Forgesante, ke la esperantistoj ne estas infanoj, kies komunan publikan decidon oni povas senceremonie nuligi, ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, kaj per flanka agitado krei ion novan!

Ili diras, ke la Lingva Komitato estas elektita „ne leĝe“! Sed estas ja tre facile vidi, ke tio ĉi estas simpla sofismo. Iaj „leĝaj“ elektoj povas ekzisti nur por tia anaro, kiu estas korporacie organizita, en kiu ĉiuj membroj havas difinitajn rajton kaj devojn, per kiuj oni povas mezuri ilian rajton de voĉo, sed en tia absolute libervola afero, kiel nia, en tia anaro, en kiu unu multe laboras kaj havas grandajn meritojn kaj alia absolute nenion faras, eble eĉ ne konas la lingvon, kaj lia tuta apartenado al nia anaro konsistas nur en tio, ke li simple nur diras, ke li estas esperantisto, — ĉu en tia anaro povas esti ia parolo pri elektoj „leĝaj“? Ĉiu facile komprenas, ke en tia afero, kiel nia, povas ekzisti nur aŭtoritateco morala. Sed por ĉiu, kiu deziras ne regi, sed submetiĝi al ia komuna disciplino, por ĉiu, kiu la necesegan unuecon en nia afero ŝatas pli bone, ol siajn proprajn opiniojn kaj gustojn, — ĉu povas ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata institucio, ol nia ĝisnuna Lingva Komitato?

Ĝi estis elektita en kongreso, en kiu ĉiu esperantisto havis egalan rajton partopreni, en kiu efektive partoprenis, en granda nombro, ĉiuj plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj landoj, ĝi estis elektita ne partie de unu aŭ de kelkaj personoj, sed per senpartia publika konsiliĝado de ĉiuj kongresanoj, ĝi estis elektita en plena interkonsento kun tiu persono, kiu ĝis tiam estis la sola natura mastro de nia lingvo kaj kiu ne sole tiam, sed ankaŭ nun havas la plej grandan konfidon al tiu komitato, ĉiuj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj nacioj estis akceptitaj en tiun komitaton, kaj neniu povas plendi, ke pro ia partia intrigo oni lin ne akceptis. Ĉu povas do por ĉiu amanto de senpartie elektita institucio ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata reprezentantaro de nia lingvo, ol nia Lingva Komitato?