Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/457

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grupoj de via Ligo. Ĝi estas por mi tre agrabla kaj kara donaco, kaj mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj de tiu donaco kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia efektivigo.

Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la progresado kaj florado de via Ligo.

N-ro 48.
17. II. 1910

Al s-ro Paul de Lengyel, redaktoro de „Juna Esperantisto“

„Juna Esperantisto“ VIII. 1910, n-ro 2, paĝ. 17.

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la „Juna Esperantisto“, kiu estas nun redaktata de vi. Ke min tre ĝojigas la fakto, ke vi de nun estos la redaktoro de la dirita gazeto, — tion mi ne bezonas ja diri al vi. Via longe kaj tute sufiĉe elprovita amo kaj fideleco al nia afero, via perfekta sciado de nia lingvo kaj via bonega stilo donas plenan garantion, ke la „Juna Esperantisto“ sub via redaktado estos unu el la plej fidindaj gazetoj esperantaj. Mi deziras al via entrepreno plej bonan prosperadon kaj al via gazeto tre multe da amikoj.

N-ro 49.
1910

Al Antido (René de Saussure)

„Internacia Scienca Revuo“ VII. 1910, n-ro 82, paĝ. 271—272.

„Resumo de la Teorio de Antido“ (Kritikoj pri Teorio de Antido, eltiritaj el Internacia Scienca Revuo, Genève, Okt., Nov., Dec. 1910), paĝ. 11.

Kun plezuro mi ricevis viajn du librojn („La Devo“ de E. Naville kaj „La Construction logique des mots en Esperanto“) kaj mi kore vin dankas. La lastan verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega. Laŭ mia opinio estus tre utile, se vi eldonus ĝin ankaŭ en Esperanto, por ke ĉiu esperantisto, precipe la verkantoj, atente ĝin tralegu kaj por ke ili penu observi tiujn principojn, kiujn vi bonege esploris kaj klarigis. Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos al via propono sian oficialan aprobon… Via verko povas servi kiel bona modelo de efektive gravaj kaj utilaj Akademiaj laboroj.

N-ro 50.
1911

Al la VI. Germana Esperantista Kongreso

„Das Esperanto ein Kulturfaktor“. Festschrift anläßlich des 6. Deutschen Esperanto-Kongresses in Lübeck (sen jaro).

(La letero estas faksimilita je la komenco de la libro.)

Mi salutas vin kore, germanaj amikoj, kiuj kunvenos por via VI. nacia kongreso; mi salutas vin, sindonaj laborantoj de nia afero. Se homo al homo povas doni benon, miaj vortoj estu por vi plej