Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/459

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke mi ne tute klare komprenas, por kiu povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena, mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.

En la stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio, sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nuna ripetota klarigo? oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min publikigi…

En Antverpeno mi laŭte kaj tre klare demandis la esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn. Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis „jes“. Se la demando estus pri tio, ĉu la esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.

La voĉoj kun „jes“ prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun „ne“ prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion, aŭ deziron, sed de la esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj…

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita al la esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso.

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al ni la eblon informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu en la okuloj de la esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado