Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/460

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miafianke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos, ke la esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili, se en Antverpeno ni faris ian eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas, — vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan „Ĝeneralan Organizon“. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro — verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado ĝi ne finis al la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro ne povos esti prezentita al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, por ke ĉiuj esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata… Kian do sencon havas la atako kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ ĉu ĝi estos kaj kia ĝi estos.

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena kongreso penis pruvi interalie per elmeto de la protesto de s-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena kongreso, kiu tute ne estis preparita nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de s-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure protestus kaj insultus, se la kongreso farus ion similan? Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj ne rajtigita kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de U. E. A., kiu aperis nur dum la kongreso mem kaj kiun la esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de s-ro Michaux aŭ de U. E. A., la kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?