Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/461

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ studata. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la esperantistoj havu la eblon decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?

Ili timigas la esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la esperantistoj ilian liberecon! ke ili prezentos estraron, kiu donos al la esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj kaj neniu havas aŭ iam povas havi la forton, devigi la esperantistojn ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj esperantistoj, kiuj deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al la esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestas al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi la esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.

Oni timigas la esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere — se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en kongreso, konsistanta el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste — se la Akademio aprobos — al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine — se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos — ĝi venos al la kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe, ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne