Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/462

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi sen kontrolo de kongresaj delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol kun ilia kontrolo), — de la flanko de la Delegitoj certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo fari en nia lingvo rompojn renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero, sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem, — tia penado ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso, ĉiuj esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.

Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, ĉi tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la kongreso kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton nek la povon malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti