Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/465

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

permese pecojn el miaj leteroj, kripligante ilian sencon, k.t.p., tial mi bedaŭrinde estas devigata almenaŭ unu fojon publikigi eltiron el la leteroj de s-ro Couturat, por ke oni almenaŭ iomete eksciu la veran historion de la afero.

Antaŭe mi donas malgrandan klarigon. Decidinte aranĝi la „Komitaton de la Delegacio“, s-ro Couturat petis rektoron Boirac, ke li fariĝu membro de la Komitato. Ĉar videble la ĉefaj francaj esperantistoj jam havis ian suspekton, s-ro Boirac ne volis akcepti la proponitan rolon, malgraŭ la asertoj de s-ro Couturat, ke s-ro Boirac eniros en la Komitaton ne kiel prezidanto de la Lingva Komitato, sed nur kiel persono tute privata, kaj malgraŭ la ripetataj certigoj, ke lia eniro en la Komitaton prezentas absolute nenian danĝeron por Esperanto! Vidante la kontraŭstaron de s-ro Boirac, s-ro Couturat sin turnis kun longaj leteroj al mi, petante, ke mi admonu s-ron Boirac. Mi respondis, ke mi ankaŭ opinias, ke ni, esperantistoj, devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato[1], ĉar: se la Delegacia Komitato rekomendos Esperanton, tio alportos al Esperanto nenian utilon, ĉar la mondo diros, ke la esperantistoj mem aranĝis komedian elekton; sed se la Komitato eble faros ian decidon eraran, la partopreno de la esperantistoj povas alporti al ni tre grandan malutilon. Tamen, cedante al la insistaj asertoj de s-ro Couturat, ke al Esperanto minacas absolute nenia danĝero, mi fine plenumis lian deziron kaj konsilis al s-ro Boirac, ke li (ne kiel komisiito de la esperantistaro, sed nur kiel persono tute privata) eniru en la Komitaton.

Ke la Delegacia Komitato faros tian agon, kian ĝi poste faris, tion mi, naive kredante al la simpla logiko kaj plene konfidante al la aranĝanto kaj vera direktanto de la Komitato kaj al liaj konstantaj asertoj, ne povis sonĝi eĉ unu momenton. La sola, kion mi timis, estis nur, ke la Komitato eble donos al sia decido ne sufiĉe pripensitan kaj ne sufiĉe singardan formon. Pri tio mi korespondis kun s-ro Couturat. Profunde kredante, ke la direktantoj de la Komitato pensas nur pri la bono de nia ideo, mi konsilis ekzemple, ke se la Komitato trovos dezirindaj iajn plibonigojn en Esperanto, ĝi ne diru tion mallerte en sia decido (por ke la mondo ne diru, ke uzebla lingvo ne ekzistas), sed ĝi transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon kaj, se tio montriĝos utila, plenumu la konsilojn (ne postulojn!) en la singarda kaj senrompa maniero, montrita en la antaŭparolo al la „Fundamento“. (Vi vidos malsupre, kion pri tio s-ro Couturat diris, kaj komparu ĝin kun tio, kion li faris!)

  1. Kiam mi poste petis s-ron de Beaufront reprezenti Esperanton en la Komitato, mi atentigis lin, ke li devas tion fari nur kiel „klariganto“, sed ke li ne havas la rajton ion akcepti aŭ fari ian promeson en la nomo de la esperantistoj.