Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/471

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj jen kiel oni prezentus la aferon al publlko. Kompreneble, nia Komitato ne deklaros, ke ĝi „elektis“ Esperanton inter ĉiuj ĝiaj konkurantoj aŭ akceptis ĝin kun kondiĉo, ke oni faros en ĝi tiun aŭ tiun riparon; tio estus evidente tro malsaĝa kaj tio ne nur, kiel vi diras alportus malbonon al Esperanto, sed ankaŭ tute senefikigus la decidojn de la Komitato. Ne ĝi redaktus sian decidon en la senco kaj proksimume en la formo, kiun vi indikas kaj deziras; ĝi deklarus laŭte, ke Esperanto estas la sola L. I. akceptebla kaj praktikebla, la sola, respondanta al ĉiuj bezonoj, kiuj jam pruvis tion, k.t.p.; kaj ĝi rekomendus tre klare akcepti ĝin tia, kia ĝi estas, en la lernejoj kaj en la oficialaj institucioj, kaj ĝi farus tuj la paŝojn necesajn por okazigi tiun akcepton. Poste ĝi montrus tre diskrete la „studojn“ farotajn en formo simila al sekvanta: „Iaj esperantistoj notis al la komitato kelkajn malfacilaĵojn praktikajn, aŭ petis kelkajn plisimpligojn… La Komitato komisiis al d-ro Zamenhof esplori tiujn demandojn (kun la partopreno de L. K., se ĝi okazos), kaj prezenti al ĝi pri tiu temo proponojn.“ Neniu vorto montrus aŭ lasus supozi ke la afero rilatus al „perfektigado“ aŭ „reformado“ de Esperanto. Al la kontraŭuloj aŭ konkurantoj oni povus kontraŭmeti la formalan kaj senesceptan akcepton de Esperanto faritan de la Komitato; al la malnovaj esperantistoj oni dirus: „De nun vi nenion devas timi, Esperanto estas akceptita tia, kia ĝi estas, vi povas daŭrigi ĝin uzi kaj propagandi kun certeco“. Kaj fine al la profanoj oni dirus: „Vi povas kuraĝe lerni Esperanton ĉar ĝi estas akceptita, kaj neniu lingvo povos ĝin detronigi“. Tiamaniere la propagando de Esperanto suferus de tia fakto neniun halton, nek malfruigon, sed kontraŭe ricevus novan impulson, kio estas plej grava.

Nun por efektivigi la reformojn aŭ korektojn (malgrandajn aŭ grandajn), la plej saĝa kaj la plej certa metodo estas tiu, kiun vi konstante laŭdas, t. e. — tiu de neologismoj. Ni devas nin gardi, efektive, kontraŭ malatento kiel al komerca intereso de eldonistoj kaj al mona intereso kaj kutimoj de adeptoj, kiuj devus aĉeti kaj studi novajn librojn en la okazo de radikala reformo, tiel ankaŭ al la intereso de la lingvo mem, kaj al ĝia kontinueco: evidente, la malnovaj libroj, kiuj formas literaturon tiel interesan kaj riĉan, ne devas fariĝi nelegeblaj por la novaj adeptoj tiel ke oni estas devigata traduki ilin en novan lingvon. Al ni ŝajnas, ke oni povas kontentigi (pli aŭ malpli) la reformistojn plej postulemajn ne rompante tiun kontinuecon, kaj enkondukante simple la neologismojn nedevigajn, kiujn oni povos uzi paralele kun la ekzistantaj formoj, ĝis la praktiko decidos inter ili, kaj transformigos la malnovajn (se tio okazos) en arĥaismojn. Tiu evolucio aŭ transformado, kiu dependos de la personoj, kiuj praktike uzos la lingvon, povos esti tiel malrapida, kiel oni tion deziras (se ĝi estos rapida, tio estos la signo, ke la reformoj respondas al ĝenerala kaj urĝa bezono). Por enkonduki tiujn neologismojn, oni povus prezenti