Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/473

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

itaton en la okuloj de profanoj; tiel ke se li ne konsentos, ni ne vidas, per kiu esperantisto ni povos lin anstataŭigi, ĉar ni ne povas akcepti homon nekleran, sen pozicio kaj sen aŭtoritato (ekstere de Esperanto) en la societon de scienculoj tre aŭtoritataj, kies partoprenadon ni esperas havigi. Ni pensas eĉ, ke la konsento de s-ro Boirac taŭgus por sekvigi aliajn grandavalorajn aliĝojn al nia Komitato. Sed s-ro Boirac prokrastis sian respondon, dirante ke li deziras konsulti vin, kio estas tre natura. Mi do petas vin, se vi aprobas niajn planojn, respondi al li en favora senco, ĉar lia partopreno, kiel vi vidas, estas tre grava, kaj preskaŭ ĉefa, kiel el vidpunkto de Esperanto, tiel ankaŭ el vidpunkto de Delegacio. Mi ripetas al vi, kaj mi insistas pri tio, ke Esperanto devas nenion timi de la parto de nia Komitato, kiu konsistos el personoj favoraj, almenaŭ en principo, al Esperanto. Sur tiajn personojn, krom tio kleraj kaj liberigitaj de antaŭdecido (eble pli, ol estus la veraj esperantistoj), s-ro Boirac havos tre grandan influon per sia kompetenteco esperantista, kaj per sia diplomata lerteco, kiun vi vidis uzata en Bulonjo. Li gvidos la diskutojn eĉ ne montrante tion, kaj scios ilin turni al la bono de Esperanto. Invitante lin en nian Komitaton, ni donas al Esperanto ne nur ateston de simpatio, sed ankaŭ garantiaĵon de certa sukceso. Ni evidente estos multe malpli certaj pri la rezultato, se s-ro Boirac ne estos tie ĉi, ĉar kia ajn estu nia sindonemo al Esperanto, ni havos multe malpli da aŭtoritato por pledi Esperanton, valorigi ĝiajn kvalitojn, refuti la kritikojn, k.t.p. S-ro Boirac estas la necesa interligo inter Esperanto kaj la Delegacio, kaj, por tiel diri, simbolo vivanta de ilia unuiĝo. Kun li ĉio iros bone por Esperanto; sen li, ni pri nenio estas certaj, ĉar al ni mankos la apogilo en la interno de Komitato.)

*       *
*

Kun granda abomeno mi ektuŝis la temon, pri kiu mi volis neniam paroli. Mi ĉiam silentis, ĉar unue mi ne volis entiri min en polemikon kun certa kategorio da personoj kaj due mi ĝis nun ĉiam esperis, ke la konscienco de tiuj personoj fine eble vekiĝos kaj, se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon. Mi petas pardonon, ke mi fine perdis la paciencon kaj diris kelkajn vortojn. Mi antaŭvidas tre bone, kia amaso da koto nun estos ĵetata sur min; sed tiuj sinjoroj faru, kion ili volas.

N-ro 55.
1914

Al la redaktoro de „Libera Penso“

„Liberpensulo“ III. 1927, n-ro 3.

(La letero estas nedatita en la gazeto, sed laŭ la enhavo skribita mallonge antaŭ la kongreso en Paris 1914.)

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi subskribis kaj resendas al vi la folieton pri „La Vojo“.