Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/476

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la poŝtstampo de la loko de forsendo aŭ laŭ la poŝtstampo de la loko de alveno. Kie la dato estas donita ne rekte de Zamenhof, mi atentigas pri tio. Kie la leganto trovos duoblan daton, ĝi estas la dato kaj laŭ la gregoria kaj laŭ la juliana kalendarstiloj..

Mi malplilongigos jenmaniere:
L = letero
P = poŝtkarto.

La leganto facile povos konstati ekz. la jenon:

L 16. (28) V. 1895 = letero skribita el Varsovio la 28. de Majo (malnova stilo 16. de Majo 1895).

P. Grodno, 30. I. (11. II.) 1896 = poŝtkarto skribita el Grodno ktp.

La adresiton mi citas nur por la unua letero aŭ poŝtkarto — por la sekvantaj mi ŝparas la citadon de l’ nomo.

En la subparton B mi ankaŭ akceptis du albumfoliojn kaj unu kvitancon sur recepto.


Inter la leteroj de ĉi tiu parto vi trovos 150 ekzemplerojn signitajn per N. Ĉi tiu signo signifas, ke s-ro N. V. Nekrasov, Moskvo, liveris la kopiojn. Mi ne sufiĉe kaj ne tro povas laŭdi lian afablecon kaj lian lertegan helpon por mia kolekto. Komencante ĝin, mi aŭdis de kelkaj flankoj, ke la multaj leteroj de Zamenhof al la societo „Espero“ en Peterburgo (la hodiaŭa Leningrad) kaj al diversaj rusaj samideanoj (jam en kelkaj gazetoj menciitaj kiel kolektitaj) malaperis dum la milito. Sed s-ro Nekrasov persone en Leipzig sciigis min, ke tio ne estas vera kaj promesis sendi al mi la materialon. Per admirinda diligenteco kaj plej fidinda precizeco li mem kopiis la 150 skribaĵojn, samtempe klarigante kaj transskribante per latinaj literoj la rusajn vortojn de la tekstoj, kion fari mi neniam estus kapablinta. Ankaŭ ĉiuj notoj sub la teksto de la kun N signitaj skribaĵoj estas verkitaj de li[1]. Mi ĉi tie ankoraŭfoje tutkore dankas al li pro lia oferema helpo antaŭ la legantaro, kiu treege ĝojos pri ĉi tiuj Zamenhofaĵoj[2].

*       *
*



  1. Kie mi mem aldonas ion, mi faras tion sub „noto de l’ kolektinto“.
  2. En la leteroj mi korektis nenion. Sed por eviti la impreson, ke ili estas preseraroj, mi atentigas per la signo o pri tio, ke la koncernaj vortoj troviĝas en ĉi tiu formo en la originalo.