Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/477

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Al s-ro Vladimir Majnov[1]

N-ro 58.
N P. 2. (14.) X. 1887[2]

Estimata sinjoro! — Respondon je via demando kaj konsiloo vi trovos en la (libr.)[3] verketo „Respondoj al la societo“, kiu estos eldonita post 4—5 semajnoj. Je ĉiu okazo mi dankas vin kore por via bona volo.

Kun estimo Esperanto.



N-ro 59.
N L. 5. (17.) X. 1887

Estimata sinjoro! — Respondante vian leteron, mi povas vin sciigi, ke la ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ Februaro de l’ jaro 1888, sed certe diri mi ankoraŭ ne povas, ĉar mi ankoraŭ devas nun labori ke la registaro donuso al mi la permeson. La plena vortaro jam estas preta, sed ĝi eliros kredeble ne tiel baldaŭ. Kiam[4] la gazeto komencos eliri, mi donos en ĝi respondojn de ĉiuj demandoj de la legantoj; en t(iu)[5] gazeto estos priparolata (ĉio,)[5] kio estas necesa por la lingvo internacia[6].

N-ro 60.
N P. 23. X. 1887[7]

Estimata sinjoro! — La germana eldono ankoraŭ ne estas preta. Ĝi eliros post 2 semajnoj, kaj vi povos ĝin ricevi ĉe la plej gravaj libristoj en St. Peterburgo. Vi povos ĝin ricevi ankaŭ ĉe mi mem, sendinte 25 kopekojn (per markoj de poŝto).

N-ro 61.
N L. ? 1889

Estimata sinjoro! — La sciigo, ke vi donacis unu gramatikon al la granda princo[8], faris al mi grandan plezuron. Se vi havas la eblon donaci al li ankaŭ la aliajn verkojn, vi povas ĝin kuraĝe fari, kaj mi diros al vi koran dankon. Mi nur forte volus scii per kia vojo vi ĝin faras, ĉar kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema, por ne ofendi ilin.

Se iaj verkoj de la granda princo povus esti eldonitaj en nia lingvo, tio ĉi estus por ni granda gajno. Sed ne forgesu ke por traduki ian verkon de li, oni devas antaŭ ĉio havi lian formalan permeson, kaj estus ne kredeble ĉu vi povus ricevi tiun ĉi permeson. Se vi ne havas

  1. noto de l’ kolektinto: unufoje — la 15. V. 1889 — Zamenhof skribas „de“ Majnov; tiel li ankaŭ estas nomata en „La Esperantisto“.
  2. la duobla dato laŭ la gregoria kaj juliana kalendarstiloj.
  3. forstrekita per tri strekoj en la originalo.
  4. teksto: kian (arkaika formo).
  5. 5,0 5,1 paperangulo deŝirita.
  6. noto de l’ kolektinto: ĉi tiu kaj la antaŭa letero al Majnov estas ankoraŭ skribitaj kun punktoj, kiuj disigas la vortelementojn.
  7. al lia moŝto Petr. Apollonoviĉ Sidorov por s-ro V. Majnov.
  8. granda princo Konstantin Romanov, fama rusa poeto. (Noto de l’ kolektinto: li estis prezidanto de la Rusa Akademio de Sciencoj.)