Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/481

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

venkoj ne savos nian aferon el pereo, se ni ne sukcesos trovi subtenon en nia propra patrolando. Tie ĉi laboro nia fariĝas kun ĉiu tago pli malfacila; ne parolante jam pri pezaj materialaj oferoj, kun kiuj estas ligita ĉiu mia paŝo antaŭen, mi estas devigata ankoraŭ batali kun baroj de alia speco. Kaj se al mi, fine, restos senforte mallevi la manojn, tiam nia afero estos pereinta por ĉiam! Ĉar kion al mi helpos la alilandaj aproboj, se mi tie ĉi sur la loko estas ligita je la manoj kaj la piedoj!

Por ke afero nia povu regule disvolviĝadi, estas bezonate, ke ĝi havu sian organon, per kiu la amikoj de tiu ĉi afero povus inter si interŝanĝi la pensojn kaj kune labori super disvastigado de la lingvo, ĝia pliperfektigado kaj pliriĉigado de ĝia literaturo. Sen simila organo afero nia teni sin ne povas, eĉ se ĝi estus kreita de la plej genia kaj influa persono. Ĉiuj amikoj niaj konscias, kompreneble, la necesecon de simila organo, kaj ĉiutage mi ricevadas leterojn insistantajn ke mi pli baldaŭ fondu similan organon. Vidante, ke mi ĝis nun ankoraŭ ne komencis eldonadon de gazeto, multaj kredas, ke tio ĉi estas pro nevivkapableco de nia lingvo kaj tute perdas konfidon al ĝi. Miaj korespondantoj montras al mi la ekzemplon de Schleyer, kiu de la unua momento mem de sia elpaŝo fondis gazeton; sed ili forgesas, ke Schleyer laboris inter tute aliaj kondiĉoj ol mi: al li sufiĉis nur ekdeziri, kaj li fondis gazeton, — dum por mi io simila prezentas ĝis nun dume neefektivigeblan revon. Delonge jam mi celis tion ĉi, sed ĝis nun mi ne sukcesis ricevi permeson! Jam en Septembro de la jaro 1888 mi sendis peton al la Ĉefa Administrejo por la aferoj de Gazetaro, ke estu permesite al mi eldonadi ĉiusemajnan folion en la internacia esperanta lingvo; sed malgraŭ tio ke la donita de mi programo estis la plej senkulpa kaj la aldonita de mi presaĵo en la internacia lingvo („Dua Libro“) estis pruvanta, ke mi sukcesis trovi cenzuriston por tiu ĉi lingvo, — mi ricevis rifuzon, kaj la motivoj de tiu ĉi rifuzo estas por mi ĝis nun nekonataj.

Se vi sukcesos favorigi al nia afero iun influhavantan personon, kiu volus diri por ni vorton en la Ĉefa Administrejo por la Aferoj de Gazetaro, tiam mi ripetos mian provon; sed ĝis kiam ni ekhavos protektanton, ĉiu peno, post unufoje ricevita rifuzo, estus kompreneble maltrafa. Tial, se vi esperas favorigi al nia afero iun influhavantan personon, kiu konsentus subteni mian peton en la Ĉefa Administrejo, uzu do ĉiujn fortojn, ĉar de tio ĉi dependas la tuta estonteco de nia afero. En mia jam sen tio ekstreme malfacila afero mi petas ne subtenon, — mi petas nur, ke oni permesu al mi labori!

Estas vero, ke eksterlande estas farataj nun preparoj por eldonado de gazetoj en la esperanta lingvo (Schmidt en Nürnberg, Gross en München, kaj post ili intencas sekvi Demonget en Francujo kaj Marignoni en Italujo); sed se la unuaj ĵurnaloj, anstataŭ eliradi sub