Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/482

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

redaktado de la aŭtoro, elirados sub redaktado de personoj relative ankoraŭ malmulte konantaj la aferon, tiam kompreneble, la tuta estonteco de la afero troviĝas en danĝero. Mi ne parolas jam pri tio, ke estus tre maljuste, se la afero, kiu kostis por mi tiom da penoj kaj oferoj, transirus definitive en la manojn de alilanduloj, kaj la aŭtoro mem estus tute flankigita de ĝi!

Aldonita al vi L. Zamenhof (Esperanto)[1].



N-ro 69.
N L. [11. V. 1889]

Estimata amiko! — Mi dankas vin kore por via lasta letero kaj por la esperoj esprimitaj en ĝi. Se ĝi prosperos al vi ebligi al mi la eldonadon de gazeto, tiam ĝi estos tre grava por nia afero, ĉar mi tiam havos la eblon regule labori por ĝi. Kune kun tiu ĉi letereto mi aldonas al vi alian leteron, skribitan ruse, kiun vi povas montri al la granda princo. La letero estas skribita kiel letero privata al vi. Pri la granda princo mi skribis „nekonata de mi persono“[2], — ĉar estos multe pli bone, se la princo ne scios ke vi jam skribis al mi pri li; al la Princo vi devas diri, ke mi ne scias ankoraŭ kiu estas la persono de kiu vi atendas helpon; ke vi skribis al mi nur ke de „unu granda persono“ vi atendas helpon (li povus koleri se li sciiĝus, ke vi enmiksas lian nomon ankoraŭ antaŭ ol li efektive promesis sian helpon)

Kun senpacienco mi atendas jam la rezultaton de via penado.

N-ro 70.
N P. 15. (27.) V. 1889

Estimata amiko! — Se vi volas, vi povas doni la „Renaskitan Manfred’on“ por subskribo ankaŭ ne sendinte al mi antaŭe la tradukon. — La 30 kopekojn mi ricevis; ĉu mi ne skribis al vi pri la ricevo? kredeble mi forgesis. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis al vi leteron por montri al via Protektoro (pri la permeso por gazeto); vi kredeble ĝin jam ricevis? — La adreso de Phillips estas: Dr. Henry Phillips, Jr., 320 S 11 th St. Philadelphia U. S. A. — La vortojn oni devas traduki: naznaĉatj[3]: difini, fari, decidi; matka[3] (anat.) utero; stolko-to[3] tiom-tiom; to jestj[3] tio estas (t. e.). — En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

N-ro 71.
N P. 3. (15.) VI. 1889

Estimata amiko!— La 3 kop. por la vendita vortareto mi ricevis. En multaj el la urboj, pri kiuj vi demandis, esperantistoj jam ekzistas.

  1. Noto de l’ kolektinto: ĝis n-ro 67 Zamenhof subskribis ĉiujn leterojn al Majnov per sia pseŭdonimo. Ĉi tie li la unuan fojon montras sian nomon.
  2. en la originalo skribita ruse: „neizvestnoe mne lico“.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 en la originalo ruslitere.