Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/483

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— La unua serio de la adresaro estos eldonita en la fino de Julio.
— La manuskripto de la vortaro internacia—rusa estas jam preta, kaj se mi ricevos la permeson eldonadi ĵurnalon, tiu vortaro tuj estos eldonita.

N-ro 72.
N L. 12. (24.) VI. 1889

Estimata amiko! — El la urboj pri kiuj vi demandis, esperantistoj ekzistas en Tomsk, Vladivostok, Tiflis, Batum, New-York; pri la ceteraj urboj mi povas al vi nenion diri, ĉar de tie mi ne ricevis ankoraŭ promesojn.

De s-ro Sveŝnikov el Saratov mi ne ricevis leteron; sed inter la promesintoj „senkondiĉe“ sin trovas unu Sveŝnikov (ankoraŭ de la pasinta jaro) el Vjatka: ĉu tiu ne estas la sama?

Mian karton fotografan vi nenie ricevos; sed post kelka tempo mi intencas min fotografio, kaj tiam mi sendos al vi mian fotografaĵon.

Pri ĵurnalo vi jam ne devas peni, ĉar vidante kiel malfacile ĝi estas en nia lando kun ĵurnalo, mi jam forĵetis mian intencon. De la monato Aŭgusto komencos eliradi ĵurnalo en Nürnberg, sub la redakcio de sinjoro Chr. Schmidt kaj mi promesis esti la ĉefa redaktoro de tiu ĵurnalo.

En tiu ĉi letero vi trovos la eltranĉon el la Londona ĵurnalo „Athenaeum“. Sinjoro Max Müller tie presis vian leteron al li, kaj kun granda surprizo mi vidis, ke vi salutis kaj dankis lin en mia nomo! Mi tute ne volis kaj mi neniam volus danki s-ron Max Müller por la sola legado de mia gramatiko, — ĉar tia danko povus min fari ridinda en la okuloj de la tuta mondo kaj multe malutili al nia afero! Mi petas vin tre kore neniam uzi mian nomon sen mia scio, ĉar de tio ĉi povus naskiĝi grandaj malagrablaĵoj por mi kaj por nia afero! Tiel ekzemple se vi ankaŭ al la Granda Princo diris ke mi lin salutas aŭ io simila, vi povas enkonduki min kaj nian aferon en grandaj malagrablaĵoj. Ĉion kion vi faras, mi petas vin fari en via propra nomo.

N-ro 73.
N P. 21. VI. (3. VII.) 1889

Estimata amiko! — La 1 rublon 17 kop. por la venditaj 3 gramatikoj, unu granda kaj 1 malgranda vortaro — mi ricevis. Pro via letero al Max Müller mi tute ne koleras vin, ĉar mi scias tre bone, ke via deziro estis la plej bona kaj vi volis alporti utilon al nia afero. — La ĵurnalo elirados en la unua tempo unu fojon en la monato; sed se ĝi estos sufiĉe subtenata de la amikoj, ĝi poste komencos eliradi ĉiusemajne. Unutempe kun la ĵurnalo elirados ankaŭ aparte „Kolekto de novaj verkoj en la lingvo Esperanto“. El Aŭstralio, kiom mi memoras, mi ricevis leterojn internaciajn[1] el Melbourne kaj el unu urbeto proksime de Sydney; sed de tiuj sinjoroj mi ne ricevis[2] nek formalan pro-

  1. la vorto skribita super la linio.
  2. skribita anstataŭ forstrekita „ha(vis?)“.