Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/486

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 81.
N P. 29. IX. 1889 (poŝtstampo)

Estimata amiko! — La verkojn pri kiuj vi petis, mi sendis al vi hodiaŭ. La sciigo pri Tolstoj faris al mi grandan plezuron; sed la demando estas ĉu liaj vortoj (estas nur)[1] esprimas efektive ian certan opinion kaj intencon aŭ ĉu ili estas nur ĝentila sensignifa respondo al via letero! Se li efektive volas labori por nia afero, skribi en gazetoj etc. — tiam ĝi estus tre graveo por ni.

N-ro 82.
N P. 6. (18.) X. 1889

Estimata amiko! — La 2 rublojn 57 kop. mi ricevis. La 3 ekzempl. de la meza vortaro mi hodiaŭ sendas al vi. — Mi dankas vin kore por la kopio de la letero de grafo Tolstoj, kiu faris al mi grandan plezuron. Mi esperas ke la grafo donis sian promeson el la koro kaj ne el simpla ĝentileco, kaj lia helpo havos por ni gravan signifon. Mi dankas vin kore por via energia kaj utila laborado.

N-ro 83.
N P. 12. X. 1889 (poŝtstampo)

Estimata amiko! — Mian koran dankon por la alsendita libro („Nastojaŝcij Vsemirnij jazik“)[2].

N-ro 84.
N L. 1. XI. 1889[3]

Multestimata Vladimir Vladimiroviĉ! — Mi rapidas komuniki al vi, kiel al la protektanto de la esperanta lingvo, ke dum la forestado de d-ro Zamenhof el Varŝava (forveturinta por kelka tempo al sudo de Rusujo) en la ĉi tiea Cenzura Komitato estas ricevitaj 300 ekz. de No 2-a de la ĵurnalo „La Esperantisto“, kiuj, laŭ instigo de malfavoranto al la lingvo, estas ekspeditaj poŝte al S.-Peterburg en la komitaton de alilanda cenzuro por trarigardo kaj rezolucio. Se por vi la intereso de la lingvo Esperanto estas kara, en kio cetere mi neniom dubas, tiam ne rifuzu, pro Dio, klopodi tie en la komitato de alilanda cenzuro, por ke No 2-a estu permesita, ĉar No 1 estis jam permesita de la ĉitiea cenzuro kaj ĉar en tiu ĉi sama lingvo ja estis jam presitaj kun permeso de la cenzuro 32 diversspecaj verkoj.

Por d-ro Zamenhof. (Sen subskribo.)



  1. forstrekita en la originalo.
  2. En la originalo ruslitere, signifas: „La vera tutmonda lingvo“. Ĝi estas sendube la broŝuro de A. Starĉevskij, eld. en S. Petersburg 1889, pri la mondolingvo sur bazo de la lingvo angla kun simpligita ortografio.
  3. La letero, skribita per virina skribkaraktero en la rusa lingvo, estas skribita plej verŝajne de la edzino de d-ro L. Zamenhof. (Tradukita esperanten de N. V. Nekrasov.)