Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/487

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 85.
N P. Ĥerson, 11. XI. 1889

Estimata amiko! — (El)[1] Vi jam kredeble ricevis el Varsovio leteron pri la sorto de la No 2 de la „Esperantisto“, kiun (estis)[1] la poŝto en tuta paketo[2] sendis[3] al la S.-Peterburga cenzurejo? Ĉu vi ne scias kio fariĝis kun la paketo? Bedaŭrinde mi nun mem estas malproksime de la domo ĉar la manko de ĉiutaga pano devigis min forlasi Varsovion kaj serĉi alian lokon de loĝado. Mia nova adreso estas: gub. g. Ĥerson, ul. Hannibalovskaja, dom Tarle[4]. — S-ro Schmidt alsendis al mi vian tradukon de la versaĵo de la Granda Princo; ĝi estos presita en la No 3 de la „Esperantisto“.

N-ro 86.
N P. Ĥerson, 15. XI. 1889

Estimata amiko! — La 10 gramatikojn por Rusoj mi sendas al vi hodiaŭ. La „Kolekto“ kaj „Adresaro“ ĝis nun ne estas ankoraŭ pretaj. — Al la grafo Tolstoj vi povas sendi je mia kalkulo la mezan vortaron germanan kaj plenan rusan. — En mia lasta letero mi skribis pri la No 2 de la „Esperantisto“, sed nun mi vin sciigas, ke la ekzempleroj jam estas al mi redonitaj kaj dissenditaj al la abonantoj.

N-ro 87.
N P. Ĥerson, 21. XI. 1889

Estimata amiko! — La „Esperantisto“ estas permesita. Nun mi intencas jam loĝi konstante en Ĥerson, kaj ĉiujn leterojn vi povas adresi tien ĉi; sed ankaŭ la leterojn kiuj estas adresitaj en Varsovion, mi ricevas akurate tie ĉi (kvankam iom pli malfrue), ĉar oni transsendas ilin al mi. — La 10 ekzemplerojn de la lernolibro mi jam sendis al vi, mi ankaŭ skribis al vi pri la „Kolekto“ kaj „Adresaro“. Mia librotenejo estos nun en Ĥerson; sed ankaŭ en Varsovio mi lasis certan nombron da verkoj, kaj tiel ankaŭ el Varsovio oni povas elskribadi.

N-ro 88.
N P. Ĥerson, 5. XII. 1889

Estimata amiko! — La ĵurnalo estas tro malgranda por povi enpreni rakontojn aŭ dramojn, kaj tial s-ro Schmidt kredeble ne povos presi la „Manfredon“. Krom tio mi pensas ke la verkon de la granda princo estus pli bone eldoni en versoj. Se vi povus sendi al mi la originalon, mi provus en libera tempo traduki ĝin per pene prilaboritaj blankaj versoj, kaj eble tio ĉi plaĉus al la princo kaj movus lin ion fari por nia afero.

P. S. Ĉu vi ne povas skribi al mi la plenan adreson de la grafo Tolstoj, ĉar mi volus skribi al li leteron.

  1. 1,0 1,1 forstrekita en la originalo.
  2. surskribita super la linio.
  3. korektita el „sendita“.
  4. ruslitere en la originalo.