Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/490

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 98.
N P. 13. (25.) VII. 1891

Estimata amiko! — Mi ricevis Ia gazeton „Kolyvanj“[1] kun via artikolo, mi ricevis ankaŭ la subskribitan manuskripton de la Muroma publika parolado. Akceptu mian plej koran dankon por viaj penoj kaj pardonu ke mi, estante en la lasta tempo tre okupita, ĝis nun ankoraŭ ne skribis al vi. — La manuskripton mi jam donis en la presejon kaj post kelkaj semajnoj ĝi estos preta. — Mi ricevis ankaŭ la 37 kop. per signoj de poŝto kaj la 80-kopekan stampan markon. — Presi vin en la rubriko de korespondantoj kun kondiĉo de pagataj respondoj ni ne povas, ĉar tiu ĉi kondiĉo estus kontraŭ la celoj de tiu rubriko; sed mi uzos ian alian okazon, por doni en nia gazeto vian novan adreson.

N-ro 99.
N P. 1. (13.) VIII. 1891

Kara amiko! — Vian anoncon kune kun via adreso mi presos en la plej proksima numero de la „Esperantisto“; sed la vortojn „direktoro de bjuro demanduma tutmonda“ mi devas elĵeti, ĉar tia tro laŭta[2] titolo metus malbonan lumon sur vin kaj ankaŭ sur nian aferon. Ĉu vi konsentas ke mi presu vian anoncon sen la supre diritaj vortoj?

N-ro 100.
N P. 22. VIII. 1891

Estimata amiko! — La gazeton „Russkaja Ĵiznj“[3] kaj ankaŭ vian leteron de 19/VIII mi ricevis kaj sendas al vi mian koran dankon.

N-ro 101.
N P. 13. IX. 1891 (poŝtstampo)

Estimata amiko! — La sciigo pri via instruado estos presita en la Esperantisto. Koran dankon.

Via L. Zamen…

P.S. Antaŭ momento mi ricevis ankaŭ vian poŝtan karton kun la kopio de via letero en Kolyvanj[4]. Koran dankon.

N-ro 102.
N P. 11. (22.) VIII. 1893

Estimata amiko! — La librojn mi sendis al vi hodiaŭ. La gazeton vi ricevos el la eksterlando post 8—10 tagoj. Mi deziras al vi feliĉon en via nova loko[5] de loĝado.



Al s-ro Rich. Geoghegan[6], Birkenhead

N-ro 103.
L. 13. II. 1888

Estimata sinjoro! — Mi sendas al vi 5 ekzempl. de la angla eldono kaj unu de la nova libro. Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ.

Pardonu, ke mi vin tiel longe atendigis, sed ĝi estis ne mia kulpo.

Kun estimo Esperanto.



  1. ruslitere en la originalo, nomo de distrikta urbo.
  2. surskribita super la linio.
  3. ruslitere en la originalo, signifas: Rusa Vivo.
  4. ruslitere en la originalo.
  5. laŭ la adreso: Voroneĵ.
  6. verkinto de la unua (taŭga) Esperanto-gramatiko angla.