Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/491

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 104.
P. 21. VIII. 1889 (?)

Tre estimata sinjoro! — Hodiaŭ mi sendis al vi la verkon de s-ro A. Demonget (Internacia aŭ Volapük). Mi dankas vin pro via penado ke la gazetoj donu artikolojn pri nia afero: efektive la parolado en la gazetoj estas tre grava por ni.



Al s-ro pastro A. Dombrovski

N-ro 105.
P. 9. XII. 1888[1]

Estimata sinjoro! — La 2 rublojn mi ricevis. La rakonton de Puŝkin mi elsendis al vi hodiaŭ. Por la cetera mono mi enskribis vin kiel abonanton por la nomaroj kaj por 1 r. 55 k. Vi havas ankoraŭ krediton por la venontaj libroj. Se vi volos poste havi iun verkon el la elirontaj, skribu al mi nur la numeron de via kredito (vi estas enskribita sub No 4).

N-ro 106.
P. 17. V. 1889 (poŝtstampo)

Estimata sinjoro! — El la monatoj Majo kaj Junio la „Nomaroj“ ne povos esti eldonitaj. La plej proksima numero eliros en Julio.

N-ro 107.
P. 3. I. 1890 (poŝtstampo)

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis de vi 3 rublojn kun peto elsendi vortaron rusan (plenan) kaj vortareton por Latvoj. Sed aparta vortareto latva ne estas eldonita, tial mi sendas al vi plenan vortaron rusan kaj lernolibron por Latvoj (vi ilin ricevos post kelkaj tagoj). Ili kostas kune 1 r. 60 k. Ne sciante, kion fari kun la restaj 1 r. 40 k., mi sendas al vi por ili 46 vortaretojn por korespondado. — Kun ĝojo mi legis, ke vi komencis la tradukon de la vortareto por Litovoj. Se vi volas eldoni ĝin en tiu sama formo kiel la aliaj vortaretoj, ĝi kostos (por 1000 ekz.) ĉirkaŭ 20 rubloj. Mi konsilas al vi skribi pri tio ĉi al la presisto Kelter (Varsovio, Nowolipie 11) kaj li respondos al vi detale. Por la verkoj internaciaj ne ekzistas konsilanta cenzoro[2], la plej granda parto de la verkoj iris tra la manoj de la Varsovia cenzoro A. Lagodovski (ruso). La aferon de la cenzuro jam prenos sur sin la presisto.

N-ro 108.
P. 1890[3]Cirkulero

Pro kaŭzoj neantaŭviditaj la ceteraj kajeroj de la „Kolekto“ kaj de la „Adresaro“ povos eliri ne pli frue ol en la fino de tiu ĉi jaro. Tial mi petas vin skribi al mi, kion mi devas fari kun via mono kaj ĉu vi ne deziras ricevi por ĝi iajn aliajn verkojn. De via mono ĉe mi restis 69 kop.

  1. La datoj de la leteroj al Dombrovski estas tiuj de l’ malnova kalendaro.
  2. Alie Zamenhof uzas la vorton „cenzuristo“. Fakte „cenzoro“ estas superflua.
  3. Ricevita de Dombrovski la 9. de Majo 1890 (maln.).