Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/492

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 109.
P. 21. VII. 1891

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon pro via kara fotografaĵo. — La lernolibrojn litovajn mi ĝis nun efektive ne ricevis; tial mi intencas sciigi en unu el la venontaj numeroj de la Esperantisto, ke kiu volos havi tiun libron, turnu sin rekte al s-ro Schönke. — La librojn kiujn vi deziris, mi sendis al vi hieraŭ. La „Русскій Листокъ“ mi kun danko ricevis. — La regulo de Meier pri la participo estas efektive malbona; se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton, mi tiun ĉi regulon ne restigus.

N-ro 110.
P. 5. XII. 1892

Tre estimata sinjoro! — Vian leteron pri „Le Kosmopolit“ mi ricevis; mi presos ĝin kredeble en No. 2 de 1893. Tian saman opinion mi ricevis ankaŭ de aliaj esperantistoj al kiuj s-ro Lott sendis sian prospektaĵon. Por la Esperantisto 1893 mi vin enskribis, kaj vi ricevos la unuan numeron en la fino de Januaro. De via mono restas ĉe mi nun ankoraŭ 2 r. 35 kop.

N-ro 111.
P. 8. II. 1893

Kara sinjoro! — S-ron Pranaitis mi enskribis en la nombron de la abonantoj. Pri la nericevita N 12 volu vin turni rekte al la eldonanto (s-ro Trompeter en Schalke).

N-ro 112.
P. 8. III. 1893

Kara sinjoro! — Vian versaĵon mi sendis por unu el la numeroj de la Esperantisto; sed ĉu ĝi estos presita, mi ne povas diri al vi tute certe, ĉar s-ro Trompeter estas granda malamiko de ĉiuj religiaj kaj politikaj demandoj.

N-ro 113.
P. 14. X. 1893

Tre estimata sinjoro! — La verkojn NN 64, 60, 52, 65 kaj 2 ekz. 61 mi sendis al vi hodiaŭ. La preĝareton de s-ro Beaufront mi ricevos el la cenzorejo[1] kredeble ne pli frue ol post 10—15 tagoj kaj tiam mi sendos al vi dudek ekzemplerojn laŭ via deziro.

N-ro 114.
P. Grodno, 21. X. 1893

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de No. 64 kaj 10 ekz. de No. 60 mi sendis al vi. Per tiu ĉi sendaĵo via konto pleniĝis kaj nun vi restas ŝulda al mi 1 r. 10 kop. — S-ro Viktor Lévy skribis al mi antaŭ 3—4 jaroj kaj promesis labori en la Oriento; sed de tiu tempo mi jam nenion pli aŭdis de li kaj mia letero restis sen respondo. Tial mi nun ne povas rekomendi la laboron de s-ro Lévy, ĉar mi ne scias, ĉu li plenumos sian promeson. Cetere tradukanton mi povus trovi facile, se mi nur havus monon por presado.

  1. vidu la noton 2 sub V. 107.