Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/499

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
N-ro 133.
N P. Grodno, 22. III. 1895

Kara kolego! — Mi volis sendi al vi 15 ekzemplerojn de la No 3 de Esperantisto por disdoni al tiuj 15 personoj, kies oferoj estas kvitancitaj en tiu ĉi numero; sed bedaŭrinde la cenzuro retenis la tutan paketon kaj sendis ĝin returne Nurnbergon. Tial mi petas vin, volu (sendi)[1] skribi al mi aparte la adreson de ĉiu oferinto, kaj tiam mi lasos sendi la gazeton al ĉiu aparte, ĉar mi pensas, ke apartajn ekzemplerojn la cenzuro tralasos. Mi atendas vian respondon.

N-ro 134.
N P. Grodno, 9. (21.) V. 1895

Kara kolego! — La 15 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis. La kaŭzon, kial la „Esperantisto“ estas malpermesita, oni ne volas al ni diri; sed mi supozas, ke ĝi fariĝis kredeble pro la artikolo de Tolstoj en No 2 aŭ entute pro la kunlaborado de „Posrednik“. Mi klopodas nun, ke oni permesu al mi eldonadi la gazeton en Rusujo sub cenzuro.

N-ro 135.
N L. Grodno, 15. (27.) IV. 1896

Kara amiko! — La 20 rublojn mi danke ricevis. La librojn mi sendis hieraŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ. La gazeton „Lingvo Internacia“ mi abonis por vi en 3 ekzempleroj (ankaŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ); mi abonis ĉe s-ro Gernet, kaj vi ricevos la gazeton kredeble post 8—10 tagoj. Por via abono de la „Biblioteko“ mi ankaŭ vin dankas kaj mi daŭrigos sendadi ĝin al vi kiel antaŭe.

La adreso de la esperantisto Seleznev (Seleznet) estas nun jena: g. Moskva, Malaja Dorogomilovskaja, dom Samarina, kv. No 7[2].


Al la Societo „Espero“ en St. Peterburgo
N-ro 136.
N L. 18. (30.) VI. 1891

Kun ĝojo mi legis la sciigon, ke vi fondis rondeton por labori por nia afero kun fortoj unuigitaj. Akceptu mian koran gratulon kaj la deziron de la plej bona kaj brilanta sukceso. La societo „Espero“ kresku kaj floru kaj alportu eternan benon al nia afero. Ni esperu, ke la rondeto okupos baldaŭ tre gravan lokon inter niaj laborantoj kaj ellaboros al si eternan neforgeseblan nomon en la historio de nia afero; ni esperu ke via energia rondeto baldaŭ fariĝos la patro por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj de nia lando kaj de aliaj landoj.

El la koraj kaj fajraj vortoj de via letero mi vidas, ke vi konscias la tutan malfacilecon de nia afero en la nuna tempo kaj la tutan paciencon, je kiu vi necese devos esti armitaj, se vi volas sukcese labori kontraŭ la indiferenteco de la amasoj. Sub la malsukcesoj de

  1. forstrekita en la originalo.
  2. ruslitere en la originalo.