Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/501

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj la plej bonajn sukcesojn; ni esperu, ke la vespero de la unua kunveno de via societo restos por eterne grava kaj turna momento en la historio de nia afero.

La esperoj estas tre bonaj, la celo brilas tute klare, sed ho ve! Nun la tempo estas tre malfacila. Oni bezonas grandan, feran paciencon, kaj nun mi multe esperas je vi, karaj amikoj de nia afero! Laboru! Laboru!

Pardonu, ke mi ne respondis vian leteron tuj post ĝia ricevo; en la lasta tempo mia kapo estas tre plena je diversaj zorgoj, ke mi ofte ne estas kapabla eĉ skribi kelkajn vortojn. Sed mi esperas ke la tempo kaj pacienco al ĉio alportos helpon.

Akceptu, karaj amikoj, koran saluton…



N-ro 139.
N L. 3. (15.) X. 1891

(direktita al la prezidanto de la societo)

Tre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.: g. Riga, Liflandskaja Kaz. Palata, A. Roŝĉaĥovskomu)[1] verkis kaj volas eldoni je sia kalkulo „Kalendaron Esperanto“. La verko laŭ mia opinio estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas la lingvon Esperanto. (Tial)[2] Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke (unu)[2] iu[3] el la membroj de la „Espero“ volu transdoni la manuskripton al la S. Peterburga cenzuro. Al la manuskripto devas esti aldonita 80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj[4] resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre). Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo kaj en la nomo de la aŭtoro,

mi restas via aldonita L. Zamen…

P. S. Koran saluton al la „Espero“.

N-ro 140.
N L. 15. (27.) X. 1891

(direktita al la prezidanto)

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon por la zorgoj pri la kalendaro! Kun granda plezuro mi ankaŭ legis vian sciigon, ke la generalo Gresser permesis la kunvenojn de via Societo. Se prosperos al vi atingi la permeson de la Ministro, ĝi estos tre grava por nia afero.

La sukcesoj de via Societo min forte interesas, kaj mi esperas, ke kun la tempo via societo fariĝos la centro de nia afero. Se ĝis

  1. en la originalo ruslitere.
  2. 2,0 2,1 forstrekita en la originalo.
  3. skribita super la forstrekita vorto.
  4. superskribita.