Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/502

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Januaro mia projekto presita en la No 9 de la Esperantisto, ne efektiviĝos, tiam mi vole-nevole devos forlasi Varsovion (kaj)[1] veturi en ian malproksiman urbon, kie oni ne scias ankoraŭ ke mi „Faras novajn lingvojn“, kaj tie mi devos en la daŭro de kelkaj jaroj zorgadi absolute nur pri la pano kaj pri la elrampo el mia nuna situacio. Se tio ĉi fariĝos, tiam mi estus almenaŭ feliĉa, se mi (povus)[1] forveturante povus scii, ke mi lasas en S. Peterburgo fortan kaj energian rondeton, kiu zorgos pri nia afero en tiuj kelkaj jaroj, en kiuj mi mem povos por ĝi nenion fari kaj eĉ ne pensi pri ĝi. La „Esperantisto“ kaj sekve ankaŭ la centro de nia afero, tiam restos kredeble en la manoj de la klubo Nurnberga; (sed mi estas)[1] sed (parolante inter ni) mi estus pli kontenta, se la centro de nia afero iom post iom transirus en la manojn de la klubo S. Peterburga. Tial mi forte ĝojus, se prosperus al vi post kelka tempo fondi vian propran organon[2]. Bedaŭrinde tio ĉi en nia lando estos afero tre malfacila.

Dezirante al viaj laboroj la plej bonajn sukcesojn kaj kore salutante ĉiujn membrojn de la „Espero“ mi restas

via aldonita L. Zamen…

P. S. Amikoj! Se mi (devos)[1] eble estos devigata forlasi por kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos ĝin fali!

N-ro 141.
N L. 11. (23.) IV. 1892

(direktita al la prezidanto)

Tre estimata sinjoro! — Antaŭ semajno mi ricevis la ĝojigan telegramon pri la oficialiĝo de la societo „Espero“. Kredeble la telegramo estis sendita de vi, kaj tial mi ankaŭ respondon sendis sub via adreso. Mi sendas al vi mian koran dankon por la telegramo kaj mi atendas de tago al tago pli detalan leteron.

La oficialiĝo de la societo estas grava paŝo kaj mi kore gratulas vian societon por tiu ĉi sukceso. Mi esperas, ke nun la laborado de la Espero baldaŭ larĝe disvolviĝos kaj ke pli aŭ malpli frue la tuta centro de nia afero transportiĝos S. Peterburgon.

Mi petas vin enskribi min en la nombron de la membroj de via societo kun la pago de 10 rubloj ĉiujare. Tiun ĉi monon mi petas vin preni el la enspezoj por la libroj, kiujn mi siatempe sendis al s-ro N. Halle. Mi petas vin sendi al mi ekzempleron de la statutoj kaj membran bileton.

Ĉu via klubo ne deziras preni en la „Esperantisto“ inviton al niaj amikoj fariĝi membroj de via societo? En tia okazo mi petas vian klubon sendi al mi la tekston de tiu ĉi invito.

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 forstrekita en la originalo.
  2. kiu espereble iom post iom centrigus en si nian tutan aferon.